En Britio estas diversaj specoj de taggazetoj kaj oni povas klasifiki ilin laŭ du kriterioj.
- Geografia distribuado – t.e. nacia, regiona aŭ loka.
- Grandeco (formato) kaj enhavo – t.e. tabloid (malgranda) kaj broadsheet (granda)
- Tabloid – indikas ne nur la grandecon de la papero sed ankaŭ la enhavon – tiu normale estas malpli serioza aŭ pli vulgara ol la broadsheet-tagĵurnaloj.
- Broadsheet – temas sole pri la grandeco de la papero uzata.
Ofte tagĵurnaloj havas specialan fratan eldonon por dimanĉo.